ENKONDUKO EN VEJVLETOJ KAJ VEJVLET-TRANSFORMOJ

Maks Fomiev

Vejvletoj - matematikaj funkcioj, kiuj donas eblecon analizi diversajn frekvencajn komponaxjpartojn de donitaxjoj. Vejvletoj havas gravajn avantaxjojn kompare kun transformo de Furje, xcar helpe de ili eblas facile analizi rompeformajn au akre svingformajn signalojn. Krom tio vejvletoj donas eblecon analizi donitaxjojn lau skalo je unu el donitaj niveloj (je eta au granda). Efektiva realizo de vejvlet-transformo (piramida algoritmo) permesas plenumi analizon de donitaxjoj dum tempospaco xcirkaxu O(N). Unikaj ecoj de vejvletoj donas eblecon krei bazon, en kiu reprezento de donitaxjoj estas esprimata nur per kelkaj nenulaj koeficientoj. XCi tiu eco kauzas, ke vejvletoj estas ege allogaj por pakado de donitaxjoj, ankau por auda- kaj vida-informo. Etaj koeficientoj de malkompono povas esti forlasitaj lau elektita algoritmo sen esenca influo sur kvalito de pakitaj donitaxjoj. Vejvletoj trovis vastan aplikon en cifera prilaboro de bildo, en prilaboro de signaloj kaj analizo de donitaxjoj.

XCi tiu artikolo estas konciza enkonduko en teorio de vejvletoj. Estas priskribitaj rekta kaj inversa vejvlet-transformoj kaj bazaj sferoj de apliko de vejvletoj (kunpremado de mova kaj senmova bildoj, filtrado de bruo, generado de muzikaj tonoj kaj rekonstruo de ultrasona bildo).

SISTEMA STRUKTURADO DE HOMAJ FUNKCIOJ

K.V.Sudakov

Al Petro Kuzjmixc Anoxhin - elstara sciencisto de XX jarcento estas dedixcita

Petro Kuzjmixc Anoxhin apartenas al mirinda stelaro de rusaj sciencistoj, kiuj, lau trafa difino de G.Selje, estas "eltrovintoj de problemoj". XCiam surprizas esprimita strebo de P.K.Anoxhin al novaxjo. Li malkovris novajn tendencojn en scienco per iu intua sento. P.K.Anoxhin distingixgis per vasteco de sciencaj interesoj. Li certe sin sentis en diversaj sciencaj branxcoj, en literaturo kaj arto. Lin vere eblas stari en la vicon apud elstaraj sciencistoj-enciklopedistoj. P.K.Anoxhin formulis sur la bazo de krea evoluo de sciencaj ideoj de siaj antaxuuloj I.M.Sexcenov, I.V.Pavlov kaj A.A.Uxhtomskij originalan teorion de funkciaj sistemoj, kiuj lau sia esenco, farixgis bazo de nova integreca fiziologio kaj medicino. Nur en lastaj jaroj per rusaj kaj eksterlandaj sciencistoj komencas farixgi ekkonsciata neceseco de integreca aliro en fiziologio. Lastaj 32-a kaj 33-a Internaciaj kongresoj de fiziologiaj sciencoj pasis sub persista alvoko al sciencistoj de tuta mondo evolui integrecan fiziologion, kiu metas ecojn de tuta organizmo en vico de plej unuaj taskoj de moderna naturscienco. Al nia plezuro, danke al verkoj de P.K.Anoxhin, tia integreca fiziologio estas kreita en nia lando.

PROBLEMOJ DE PALEOPSIKOLOGIO KAJ MODERNA PSIKOLOGIA

TEORIO DE INDIVIDUO

I. I. Munerman

Ni ne povas exc koncize esprimi xci tie tutan profundan enhavon de teoriaj konstruoj kaj sciencaj hipotezoj de libroj de Porxsnev. Sed ni estas konvinkitaj, ke daurigo de liaj sciencaj esploroj per la same kleraj postsekvantoj alkondukas al kreo de scienca paleopsikologio, "prisciencigo" de psikoanalizaj teoriaj konstruaxjoj (kompleksoj). XCi tio prilumas la vojon por liberigi modernan homon de psikologiaj rudimentoj, kiuj estas kauzo de multaj liaj tragedioj kaj donas eblecon ekkonscii sian socian esencon en socio de pozitiva humanismo.

PATOPSIKOLOGIAJ ASPEKTOJ DE PERSISTAXJO DE INTERPOLITAJ HETEROGENAXJOJ EN PENTRADO  DE SALVADORO DALI  

D. V. Sergejev

Persistaxjo de interpolitaj heterogenaxjoj, kiu akiris en pentrado de Salvadoro Dali karakteron de rita sakramentigo, respegulas universalan paranojvidan transformon de ontologia percepto de pentristo, montranta tamen, ke psikaj devioj, exc spite al sia socia negativa aspekto, en perspektivo de evolucio de arta kulturo kapablas etende dexsovi limojn de homa ekkono.

UNUA KONATIXGO KUN RETOJ DE PETRI.

Parto 2. BAZOJ DE RETOJ DE PETRI

V. M. Balk

Estas konsiderataj eblecoj uzi retojn de Petri por esplori problemojn de medicina morfologio. Estas donataj bazaj nocioj kaj ideoj pri metodoj de konstruo de modeloj.

Dua laboro de xci tiu ciklo estas dedixcita al bazaj nocioj kaj taskoj, kiuj estas solveblaj en kadroj de unu el variaxjoj de specialvida grafo - tielnomataj retoj de Petri. Estas donita nocio pri eblecoj kaj limigoj por uzado de xci tiu matematika ilo en medicina morfologio.


BAZOJ DE MODELADO DE SISTEMOJ KUN PARALELISMO
PER RETOJ DE PETRI

N. S. Pisarenkova

Estas konsiderataj precipaxjoj de modelado de sistemoj kun paralelismo. Estas enkondukita nocio de kondixce-eventeca sistemo kaj konsiderata reprezento de xgiaj elementoj per elementoj de reto de Petri kaj xgia laboro. Estas konsiderataj ekzemploj de sintezo de retaj modeloj.

STRUKTURA ANALIZO DE MIKROANGIAJ FORKIXGOJ

V. A. Glotov

La verko konsistas el du partoj: I-a parto prezentas sin autoreferaxjon de la doktora disertacio, prezentita por defendo al specialigita konsilaro de S.-Peterburga xstata medicina pediatria akademio, konvene al aganta regularo de SAK de RF, en vido de monografio "Struktura analizo de mikroangiaj forkixgoj . (Mikroangia nodo kaj hemodinamika faktoro)", preterlasante sciencan gradon de kandidato de medicinaj sciencoj; II-a parto de la verko dokumente montras la rezulton de tio.

 

MATEMATIKA METODO DE RETROSPEKTIVA PRITAKSO DE DOZO DE 131-J, ANTAUE TRAFINTA EN ORGANISMON

M. A. Sokolova, O.V. Molotkov, V. L. Fjodorov

Rezulte de ekspirementoj, plenumitaj je 554 blankaj virratoj en diversaj tempolimoj post ununura enkonduko de 131-J (en dozoj de 0,37 KB/g   xgis 185,0 KB/g de maso), kaj esploroj de indikoj de tiroidofunkcioj (koncentrecoj de T3, T4 kaj TTH en periferia sango), indikoj de superoksida oksidixgo de grasaxjoj (MDA-eritrocitoj kaj plazmo, superoksida hemolizo de eritrocitoj), ankau post esploro dum xsarxgo per ekzogena TTH, estis ellaborita matematika modelo por retrospektiva pritakso de kvanto de 131-J, antaue trafinta en organismon. Kreita surbaze de plenumitaj matematikaj kalkuloj komputera programo permesas, uzante proponatan teston de tiroidofunkcio, rapide kaj sufixce precize plenumi necesan analizon. La programo taugas por testi homan organismon.

 

ROLO DE BIOSISTEMO DE PULMOJ EN VARMOINTERXSANXGO DE ORGANISMO

A. A. Sterljagov

Estas donata priskribo de la makromodelo de automata temperatura regulilo de homa korpo. Estas priskribitaj funkcioj de partoj de regulilo: generatoroj de varmo, varmoportaxjo kaj malvarmigilo. Autoro unuafoje proponas kiel efektivan malvarmigilon konsideri pulmojn, trans supraxjo de kiuj rezulte elvaporixgo de humidaxjo estas forkondukata superflua varmo.

 

EVOLUCIO DE IDEOJ PRI MORFOLOGIA SUBSTRATO DE BIOLOGIE AKTIVAJ PUNKTOJ KAJ ENERGIAJ MERIDIANOJ EN LA SISTEMO DE XCINA KLASIKA XCXJENJ-CZJU TERAPIO

D.V. Sergejev

Komence de III-a jarcento xgis n.e. la doktrino pri punktoj kaj meridianoj en la sistemo de xcina klasika medicino evoluixgis en direkto de difino kaj plixgustigo de ilia topografio. Esploroj de la sistemo Czin-lo xsu en dua duono de XX-a jarcento estis direktitaj je difino de ilia specifa morfologia substrato. Diversaj autoroj konkludas, ke xgi analogas al strukturoj kaj funkcioj de diversaj partoj de nerva sistemo, precipe xgia vegeta parto, kio kreas premisoj por argumenti xgian ligon kun internaj organoj, sed ne findecidas demandon pri ekzisto specifa autonoma sistemo de energiaj meridianoj.

 

SERXCO DE BONXHANAJ KORPUSKLOJ KAJ BONXHANAJ TUBETOJ EN MALSUPRA LOBO DE HOMA ORELO

V.V. Kosmatov, O. A. Sergejev, A.S. Ledovskij

La esploro prezentas serxcon de morfologia substrato de biologie aktivaj punktoj, precipe serxcon de bonxhanaj korpuskloj kaj bonxhanaj tubetoj en malsupra lobo de homa orelo. Estas difinite, ke en malsupra lobo de homa orelo (sektoro SGD) mankas morfologiaj strukturoj , kiuj konvenas al bonxhanaj korpuskloj kaj bonhhanaj tubetoj.

ESPLOREKSPERIMENTO DE ELEKTROKONDUKECO DE BIOLOGIE AKTIVAJ PUNKTOJ SUR HAUTA TEGUMENTO DE HOMA KADAURO

A.V. Smorodinov

La eksperimento prezentas esploron de xsanxgo de elektrokondukeco de biologie aktivaj punktoj (BAP) kaj de ilia topografio je kadauroj surbaze de kelkaj spontane elektitaj punktoj por optimumigo de sekvontaj esploroj de morfologia substrato de BAP. Je kadauroj estis trovitaj BAP. Ili diferencas per sia elektrokondukeco de aliaj partoj de hauta tegumento. BAP je kadauroj havis proksimume la saman topografion, ke je vivaj personoj.


METODO DE "SISTEMAJ FUNKCIFAJ PROFILOJ" KIEL RIMEDO POR KVANTA PRITAKSO DE FUNKCIA STATO DE ORGANISMO.

O. A. Kozyrev

En la artikolo estas priskribita rimedo de kvanta pritakso de funkcia stato de organismo kiel respegulo de sistema aliro. Montra grafika respegulo de disbalanco inter organoj kaj sistemoj, kiu aperas dum dinamika kontrolo kaj karakterizas funkciadon de diversaj sistemoj en organismo en iliaj interligoj, por esplorata malsanulo au aro de malsanuloj permesas evidentigi kaj pritaksi kvantajn tendencojn xsanxgi funkcian staton, prognozi postan procedon de malsanado kaj eblajn deviojn kaj komplikixgojn, kontroli efikon de kuracaj, fiziologiaj kaj aliaj influoj je organismo, konsiderante staton de diversaj organoj kaj sistemoj.

PRI DRESSLER-SINDROMO

A. S. Ledovskij

Dressler-sindromo de xgis nun restas unu el enigmaj komplikaxjoj dum infarkto de kormuskolo. Estas farita la provo helpe de teorio de tranombrado bazante je donitaxjoj de arkivo de kardiologia fako de malsanulejo de urxga medicina helpo "Ruxga kruco" en u.Smolensko konstrui probablecan modelon de klinika evoluo de tiu kruela komplikaxjo. Estas montrite, ke povas ekzisti nur 32 klinikaj variantoj de postinfarkta sindromo, tamen kaxsaj formaj devas esti maloftaj. Plej ofte, kun teoria probableco 0,31, devas aperi klinikaj varinantoj, kiuj konsistas el 2 au 3 kompleksoj de simptomoj.


REMEMOROJ PRI NEORDINARA
XCapitro el manskribaxjo de libro
Je limo...

V. N.
Borodulin

 

SUR KONTRAUA BORDO DE STIKSO

S. Ja. Kulexsov


AL DEMANDO DE APLIKO DE ILAJ RIMEDOJ
DE VIDA MODELADO EN MORFOLOGIO

A.V. Gavrilov

En artikolo estas priskribata unu el eblaj metodoj de konstruo de medicinaj informaj sistemoj, bazita je apliko de plurtavolaj ampleksaj modeloj de objektoj. Rezulte de komparo de celoj kaj taskoj de ampleksa modelado en geoinformaj sistemoj (GIS) kaj medicino (anatomio de homo) estas ellaboritaj rekomendoj pri elekto de ilaj rimedoj, kiuj realigas proponitan metodon per prilaboro de aplikataj medicinaj sistemoj.

CITOKINOJ KIEL IM UNOMODULAXJOJ DE VUNDORESANADO

Literatura revuo

A. G. Efron

En resanado de vundoj partoprenas ne nur xcelaj elementoj de kuniganta histo, sed ankau pluraj faktoroj de imuna sistemo, ankau citokinoj, produktitaj per diversaj xceloj: endoteliocitoj, keratinocitoj, fibroblastoj, makrofagoj, nejtrofiloj, limfocitoj, trombocitoj,stromaj kaj aliaj xceloj. Tial apliko de metodoj de imunokorektado dum regulado de vundoresanado havas gravan signifon.

Por kuracado de pus-inflamaj procedoj laucele uzi principon, bazitan sur loka apliko de autologaj kaj autogenaj (au heterologiaj) citokinoj. Stimula au inhibica influo de citokinoj efektivixgas per ilia kunixgo kun granda kvanto de receptaxjoj sur supraxjo de xceloj kaj povas esti direktita al xceloj, kiuj partoprenas: en inflamo, en regenero, en evoluo de imuna respondo.

Dum xci tiuj procedoj ekzogene enkondukitaj citokinoj plenumas duoblan funkcion. De unu flanko, ili iniciatas migradon de sangaj xceloj en vundon, stimulas oksigenan metabolon kaj fagocitigon, helpas al purixgo de vunda surfaco de pusa-nekrozaj masoj, akcelas komencon de regenera fazo. De alia flanko, ekzogenaj citokinoj ekfunkciigas lokan citokinan kaskadon kun partopreno de vunda xceloj, stimulante sintezon de kolageno, proliferadon de fibroblastoj, endotelaj xceloj, nervaj fibroj.

El tio sekvas, ke per apliko de komplekso de naturaj citokinoj dum resanado de pusaj vundoj eblas ricevi pli rapidan liberixgon de vundo de mikroflauro, pli fruan purixgon de vunda surfaco de nekrozaj fibroj, aktivixgon de restarigaj procedoj, fruan epitelixgon.

XSANXGO DE LEKTINOHISTOKEMIAJ KARAKTERIZOJ DE NEJROCITOJ DE KAUDALA NODO DE VAGANTA NERVO DUM POSTNATALA AUTOGENEZO DE BLANKA RATO

E. G. Akkuratov

KIRURGIA KURACO DE VUNDLOKOJ DE EZOFAGO,

KOMPLIKAXJOJ KAJ PERVENTO DE ILI

A. P. Tjutlikov

 

METODO DE DUMOMENTA OBLIKVE-VERTIKALA SEKCO DE HAUTO

V. V. Dolbilov , Je. S.Kuzjmin , A. P. Kuzjmina            

 

KONTROLAPARATO DE ELEKTROTRANSMISIO

R. Z. Gumirov, A. P. Jaskevixc

SOLVO DE TASKO DIVIDI RADISIGNALOJN PER CONTROLO DE HIPOTEZO PRI EGALECO DE DU VEKTOROJ DE ELEKTITAJ MEZKVANTOJ

L. L. Lamec

MATEMATIKA MODELADO DE SOLAJ IMPULSAJ SIGNALOJ

L. L. Lamec

 

PRI S. PLATONOV KAJ LIA LIBRO "POST KOMUNISMO"

I. I. Munerman

 

MUNERMAN IOSIF IOSIFOVIXC

 

PROSPEKTO DE LIBRO.KONSERVU TERON POR NI KAJ POSTEULOJ

V. Ja. Legxcaev

 

PROSPEKTO DE LIBRO. BIOFIZIKAJ BAZOJ DE  EKOLOGO-ADAPTA AGRIKULTURO

A. M. Gordejev

 

MARTIN MATVEJEVIXC TEREXHOVSKIJ KAJ POEZIO

N. A. Romanov

 

AL 200-JARIXGO DE A. S. PUXSKIN

MEDICINA LEKSIKO EN ROMANO DE A. S. PUXSKIN "JEUGENO ONEGIN"

N. A. Romanov

 

INFORMO DE PATENTA SERVO DE SMOLENSKA XSTATA MEDICINA AKADEMIO

T. N. Zamilova